2010
02.01

Komuna Loĝejo plena

La komuna loĝejo estas plenplena, ĝis la numero 65 en la listo de aliĝintoj estas garantiita la vako.
Ni kalkulas ke pli ol 100 personoj alvenos al la evento.
Se vi havas problemon, ne povas pagi hotelon, bonvolu kontakti la organizantojn, ni povas helpi iamaniere.

2009
08.01
BEL-Konferenco-2008-ikono

Bel-Konferenco

Piracicaba estas turisma regiono en la centro de ŝtato Sao Paulo, ĝi en havas 350.000 enloĝantojn proksime al Campinas, Rio Claro, Limeira kaj Botucatu, Piracicaba atendas la esperantistaron kun malfermitaj brakoj. La evento okazos en la seminario São Fidelis - Centro Franciscano de Espiritualidade, Av Indepenência 776, Piracicaba -SP,  grandega domo, kun bela  ĝardeno.  Bel-konferenco num estas oficialigita en la kalendaro de eventoj de la brazila esperantista movado. Ne perdu tiun mirindan kaj instruan eventon.

2009
08.01
BEL-Konferenco-2008-ikono

Rivero Picacicaba

 Rivero Piracicaba-SP, kie oni povas vidi la modernajn konstruaĵojn de la urbo kaj la belega rivero samnoma. Piracicaba estas  en la kampara regiono de la ŝtato Sao Paulo-Brazilo. En Charqueada kaj Piracicaba estas vigla Esperanto-movado kun dekoj da esperantistoj inter ili multaj infanoj. La regiono estas tradicia en la produktado de kajpirinja (Brazila brando). La industrio de alkoholo el kano estas ankaŭ vigla. La vetero estas agrabla kaj la aero pura.

2009
08.01

Esperanto Charqueada-Piracicaba

Esperanto Charqueada  Esperanto Charqueada

Charqueada kaj Piracicaba havas Esperanto-Klubon ekde 2005 kun dekoj da Esperantistoj kaj multaj el ili estas infanoj kaj adoleskantoj, La grupo kiu helpas na organizadon de la Konferenco estas Luis Guilherme Souto Jardim, Marisa Jardim, Joaquim Camara da Silva, Jozé Antônio Montebeller, Queico Oka Montebeller, Ariel Montebeller, Marjorie Montebeller, Reanata Parizi.

2009
07.22

Filmeto pri Piracicaba

2009
01.12
Oficiala Foto de NOVA

Oficiala Foto de NOVA

Je la 5a ĝis la 9a de Januaro 2010 okazis en Charqueada (regiono de Piracicaba) la evento NOVA – de BEJO. Partoprenis ĉirkaŭ 26 personoj. La ŝtatoj estis  Sergipe, Sao Paulo, Parana, Goias, Ceara kaj eĉ nederlandano alvenis.

La evento estis sukcesplena kaj mi neniam uzis tiom mian Esperanton.

Guilherme Jardim